|
|
|
August 18th, 2008
goulo
 | 12:43 pm - koncert organowy Byliśmy na koncercie organowym w kościele wczoraj wieczorem. Spodobał nam się! Spokojnie. Powinienem chodzić częściej na klasyczne koncerty.
Ni estis ĉe orgena koncerto en preĝejo hieraŭ vespere. Ĝi plaĉis al ni! Trankvile. Mi devas iri pli ofte al klasikaj koncertoj.
We were at an organ concert in a church last night. It was good! Peaceful. I should go more often to classical concerts.
|
goulo
 | 12:40 pm - The Dark Knight the joker's well done the film's mood is good and dark batman's too james bond
la ĵoker' plaĉas la etoso malgajas batman tro bond-as
http://www.imdb.com/title/tt0468569/
|
August 15th, 2008
goulo
 | 10:39 pm - Russia: Poland risks attack because of US missiles http://ap.google.com/article/ALeqM5ie3N_5xk8Z20qcSJG0MilftDpsLwD92IR7IG1
Nogovitsyn diris vendredon la 15an de aŭgusto en 2008 ke la konsento de Polujo akcepti usonan kontraŭmisilan sistemon metas la landon en danĝero de atako, menciante ke rusa milita politiko permesas uzon de nukleaj armiloj en tia situacio. Bele. Nun Rusujo (almenaŭ unu rusa generalo) minacas nuklee ataki Polujon.
Nogovitsyn said Friday, Aug. 15, 2008 that Poland's agreement to accept a U.S. missile defense battery exposes the country to attack, pointing out that Russian military doctrine permits the use of nuclear weapons in such a situation. Great. Now Russia (at least one Russian general) is threatening nuclear attack against Poland.
|
August 11th, 2008
esperanto [rabiddinosaur]
 | 11:16 pm - Zamenhof Society of America Kio estas la Zamenhof Society of America? Oni povas aliĝi al ĝi ĉe la retejo de Esperanto-USA, sed ne estas priskribo de kio tio estas. Ĉu ĝi estas sekreta organizacio?
|
goulo
 | 12:14 pm - "Nightmare in Time" de Fredric Brown, tradukita en Esperanton
willyumtx gave us a book of science fiction short shorts Microcosmic Tales. The short short "Nightmare in Time" by Fredric Brown is an amusing translation exercise, since the text is literally palindromic at the word level (changing direction at the middle word "backward", when Professor Jones presses a button on his time machine), so that the second half is the reverse of the first half. Word order is more flexible in Esperanto, so with a bit of clever translating (e.g. avoiding prepositions and the definite article), the second half can be be rather sensible despite the unusual word order, unlike the English original.
willyumtx donis al ni libron de sciencfikciaj noveletetoj Microcosmic Tales (Mikrokosmaj rakontoj). La noveleteto "Nightmare in Time" de Fredric Brown estas amuza traduka ekzerco, ĉar la teksto palindromas vorte (ŝanĝante direkton je la meza vorto "backward" (renverse), kiam Profesoro Jones premas klavon sur sia tempomaŝino), tiel ke la dua duono estas renverso de la unua duono. Vortordo pli liberas en Esperanto, do per iom artifika tradukado (ekz evito de prepozicioj kaj la artikolo) la dua duono povas esti iom senca spite la malkutiman vortordon, malkiel en la angla originalo.
"Koŝmaro en tempo" de Fredric Brown, tradukis Russ Williams
Profesoro Jones prilaboris sian tempan teorion multjare. "Nun mi trovis kernan ekvacion," li informis sian filinon iutage. "Tempo estas kampo. Mia maŝino povas manipuli kaj renversi tiun kampon." Premante klavon, li diris, "Tio devas fluigi tempon renverse tempon fluigi devas tio," diris li, klavon premante. "Kampon tiun renversi kaj manipuli povas maŝino mia. Kampo estas tempo." Iutage filinon sian informis li, "Ekvacion kernan trovis mi nun." Multjare teorion tempan sian prilaboris Jones Profesoro.
|
August 8th, 2008
goulo
 | 11:08 am - biciklado En Aŭstino mi neniam biciklis al laboro pro la multaj danĝeraj aŭtoj survoje; post multaj rakontoj de akcidentoj de biciklemaj amikoj, kaj pro manko de scio de senaŭta vojo, mi simple ne emis bicikli. En Vroclavo mi ne biciklis pro 2 kialoj:
1. Valida kialo, ke mi kutimis legi en la tramo inter mia ĉeflaborejo kaj hejmo 2. Pigra kialo, ke mi devintus aŭ parki la biciklon en nia eta mallarĝa ĉambro en la konstruaĵa kelo, kio postulas uzon de 3 ŝlosiloj kiuj ĝene ne funkcias bone kaj tiri la biciklo tra mallarĝaj vojoj kaj pluraj malkonvenaj pordoj ĝenis, aŭ parki la biciklon en nia apartamento mem, kio uzas salonan spacon kaj postulas porti la biciklon ŝtupare 3.5 etaĝojn. (Kial ne parki ĝin ekstere? Pro manko de parklokoj kaj problemo kun biciklaj ŝtelado kaj damaĝado fare de fiuloj.)
Sed lastatempe, parte inspirita de nia rimarkado de multaj bicikloj kaj malmultaj aŭtoj en Nederlando, kaj parte inspirita de a2na kiu ekbiciklis al sia laborejo, ankaŭ mi decidis bicikli. Plaĉa afero ja! Estas sufiĉe bicikle taŭga vojo por mi, do mi ne timas aŭtojn. Mi perdis la eblon legi en la tramo, sed mi gajnas pli multan ekzercadon, ŝparas monon (pri trambiletoj), kaj tio pli ekologias, do mi feliĉas. La veturtempo similas al la trama veturtempo.
In Austin I never biked to work because of heavy dangerous traffic along the way (Research Blvd, etc); after many stories of accidents by my biking friends, and since I didn't know of any carless route, I simply didn't want to bike. In Wrocław I didn't bike partly from 2 reasons:
1. The valid reason, that I enjoyed reading in the tram between my main workplace and home 2. The lazy reason, that I would either have to park the bike in our tiny narrow storage room in the building's cellar, which requires use of 3 dodgy keys that don't work easily, and dragging the bike through narrow passages and several inconvenient doors was annoying, or park the bike in our apartment itself, which uses living room space and requires carrying the bike up and down 3.5 flights of stairs. (Why not park it outside? No bike rack, and a problem with bicycle theft and vandalism by jerks.)
Bur recently, partly inspired by our seeing so many bikes and so few cars in Netherlands, and partly inspired by a2na who started biking to her workplace, I decided to bicycle also. I like it! There's a reasonably good bike route for me, so I'm not worried about cars. I lost the ability to read in the tram, but I gained more exercise, I save money (tram tickets), and it's more ecological, so I'm happy. The travel time is similar to the tram ride time.
Ostatnio zacząłem jechać do pracy rowerem zamiast tramwajem. Wcześniej byłem leniwy ale dużo rowerów w Holandii inspirowało mnie (i a2na też) ... Teraz jestem zadowolony. Jest dość dobra droga rowerowa dla mnie, więc nie boję się samochodów. Dobra ćwiczenie, nie muszę kupować biletów, bardzie ekologiczne... Czas rowerem jest podobny do czasu tramwajego. Tylko jest wada, że nie mogę czytać w tramwaju jak wcześniej, ale to w porządku bo zalety są dobre.
|
|
|